Urbodistriktoj de Vieno

Urbodistriktoj de Vieno
La numero 12 sur tiu ĉi stratsigno signifas, ke la strato troviĝas en la 12a distrikto

Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktpartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy